Belulino kaj la Besto

Ilustraĵo de Walter Crane (1874)

Belulino kaj la Besto estas tradicia folklora rakonto (tipo 425C—serĉado de perdita edzo—laŭ la klasifiko de AARNE-THOMPSON). La unua eldonita versio de ĉi tiu ferakonto, fare de Gabrielle-Suzanne Barbot De Villeneuve, publikiĝis en 1740. Kurtan version de ĝi, kun malpli da meandroj aŭ digresioj, faris en 1756 Jeanne-Marie Leprince De Beaumont.

Similaj rakontoj estas la helena mito de Psiĥo kaj Eroso (kiu troviĝis en La Ora Azeno de Apuleo, 2a jarcento KE), kaj Le Mouton (La virŝafo) fare de Madame D'Aulnoy.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search